Xi Jinping telefone konversaciis kun Angela Merkel

Mirinda Publikigita: 2021-04-07 20:51:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Merkrede ĉina prezidanto Xi Jinping invitite telefone konversaciis kun germana ĉefministro Angela Merkel.

Xi akcentis, ke fortigo de kunlaboro inter Ĉinio kaj Germanio kaj inter Ĉinio kaj Eŭropo akcelos gravajn aferojn. Oni esperas, ke Germanio kaj Eŭropo aktive klopodos kune kun Ĉinio por protekti kaj antaŭenigi sanan kaj stabilan disvolviĝon de la kunlaboro kaj aldoni pli da certeco kaj estableco al la mondo.

Li diris, ke Ĉinio kaj Germanio devas kapti la oportunon de la 50a datreveno de establo de diplomatiaj rilatoj kaj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj antaŭenpuŝi interŝanĝojn en scienctekniko, eduko, kulturo kaj sporto.

Li diris, ke la vakcino servas por savi malsanulojn. Ĉinio oponas kontraŭ politikigo de vakcino aŭ “naciismo de vakcino”. Ĉinio volas akceli justan kaj racian distribuon de vakcino, subteni kaj helpi evoluantajn landojn akiri vakcinojn por venki la epidemion kiel eble plej frue.

Merkel diris, ke Eŭropo persistas en memdecidemo en eksteraj rilatoj. Germanio volas fari kontribuon al sukcesa okazigo de la Biodiverseca Konferenco en Kunming.

Dividu