Xi emfazas modernigon de agrikulturo kaj kamparo kaj akcelon de kampara vigligo

Yu Publikigita: 2021-04-08 15:03:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping urĝis daŭrigi la tendencon de malriĉec-elimino por akceli modernigon de agrikulturo kaj kamparo, kaj antaŭenigi la kamparan vigligon en ĉiuj kampoj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn lastatempe en sia instrukcio pri profundigo de kunlaboro inter la orientaj kaj okcidentaj regionoj de la lando kaj laŭcela helpo.

Xi emfazis la bezonon plibonigi la rilatojn de helpo kaj subteno per pariĝo inter la orientaj kaj okcidentaj regionoj, grandigi la kampon de helpo, plibonigi la subtenan mekanismon, optimumigi la manierojn de helpo kaj subteno, plifortigi industrian kunlaboron, interkompletigon de resursoj, fluadon de laborfortoj kaj interŝanĝon de talentuloj, kaj mobilizi la tutan socion aliĝi al klopodoj por malfermi bonan situacion de kunordigita regiona disvolviĝo kaj komuna disvolviĝo.

Dividu