Xi sendis gratulon al jordania reĝo pro 100a datreveno de fondiĝo de lia lando

Henggang Publikigita: 2021-04-12 12:44:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe sendis gratulon al jordania reĝo Abdullah II Bin pro 100a datreveno de fondiĝo de lia lando. Li deziras al la lando ĉiam kreskantan prosperon kaj al la popolo feliĉon kaj sanon.

Xi montris, ke en la lastaj jaroj la rilatoj inter Ĉinio kaj Jordanio glate disvolviĝis, politika reciproka fido inter la du landaj fortiĝis, kaj pragmata kunlaboro en diversaj kampoj stabile progresis. Post eksplodo de la pandemio de nova kronviruso, la du landoj helpis unu la lian kaj kune batalis kontraŭ ĝi. Ĉinio firme subtenas Jordanion batali kontraŭ la epidemio kaj kredas, ke sub la gvidado de la Reĝa Moŝto, jordania popolo nepre venkos la epidemion. Xi aldonis, ke li donas gravecon al la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Jordanio, kaj volas klopodi kun la reĝo Abdullah II por antaŭenigi ampleksan kaj profundan disvolviĝon de la strategia partnereco inter Ĉinio kaj Jordanio kaj profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn.

Dividu