Xi ĉeestis virtualan pintkunvenon kun franca kaj germana gvidantoj

Yu Publikigita: 2021-04-17 15:49:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto XI Jinping ĉeestis virtualan pintkunvenon kun franca prezidento Emmanuel Macron kaj germana ĉefministro Angela Merkel en Pekino vendrede.

La gvidantoj de la tri landoj profunde interŝanĝis opiniojn pri kunlaboro en traktado de klimatŝanĝiĝo, rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo, kunlaboro en batalo kontraŭ pandemio, kaj gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj.

Xi emfazis, ke li ĉiam rekomendas konstrui komunumon de la homaro kun komuna estonteco kaj pretas plifortigi kunlaboron kun Francio kaj Germanio por trakti klimatŝanĝiĝon. Li aldonis, "Mi anoncis, ke Ĉinio strebos por atingi la kulminon de karbon-dioksida emisiado antaŭ 2030 kaj realigi karbonan neŭtrecon antaŭ 2060. Tio signifas, ke Ĉinio, kiel la plej granda evoluanta lando de la mondo, finos la plej grandan redukton de karbona emisiado en la mondo, kaj realigos karbonan neŭtrecon de la karbona kulmino dum la plej mallonga tempo en la tutmonda historio.”

Xi diris, ke Ĉinio sekvos la principojn de egaleco, komunaj sed diferencaj respondecoj kaj respektivaj kapabloj, antaŭenigos la efektivigon de la Kadra Konvencio de la UN pri Klimatŝanĝiĝo kaj la Pariza Interkonsento, kaj aktive disvolvos suda-sudan kunlaboron pri klimatŝanĝiĝo.

Dividu