Xi gratulas Guillermo Lasso, elektitan prezidenton de Ekvadoro

Yu Publikigita: 2021-04-17 15:51:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon al Guillermo Lasso, gratulante lin pro lia elektiĝo kiel prezidento de Ekvadoro.

Xi diris en sia mesaĝo, ke Ĉinio kaj Ekvadoro estas ampleksaj strategiaj partneroj, kaj en la pasintaj 41 jaroj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, ĉina-ekvadoraj rilatoj profunde disvolviĝis, altnivelaj kontaktoj fariĝis pli oftaj, kaj pragmata kunlaboro kaj interpopolaj interŝanĝoj de la du landoj atingis fruktdonajn rezultojn. Li diris, ke li atribuas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Ekvadoro kaj volas labori kun Lasso por intensigi interŝanĝojn de spertoj pri ŝtata regado kaj antaŭenpaŝi ĉina-ekvadorajn rilatojn por pli granda disvolviĝo por profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn.

Dividu