Xi vizitis Universitaton Tsinghua antaŭ ĝia 110a datreveno

Yu Publikigita: 2021-04-19 14:54:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde vizitis la Universitaton Tsinghua.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, inspektis la universitaton antaŭ ĝia 110-jariĝo.

Xi inspektis la Belartan Akademion, Laboratorion de Bildigo kaj Inteligenta Teknologio, ekspozicion de gravaj atingoj de instruado kaj scienca esploro, kaj la okcidentan gimnastikejon por informiĝi pri profundigo de reformo de la universitato, teama konstruado de talentuloj, novigo de instruado kaj scienca esploro, kaj servo al la nacia disvolviĝo. Poste li kunvenis kun reprezentantoj de instruistoj kaj studentoj kaj faris gravan paroladon.

Dividu