Xi alvokas konstrui Zonon kaj Vojon en irejon al malriĉec-mildigo kaj kreskado

Yu Publikigita: 2021-04-20 11:03:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde diris, ke Ĉinio laboros kun ĉiuj pretaj partoprenantoj por konstrui la iniciaton Zono kaj Vojo en la irejon al malriĉec-mildigo kaj kreskado.

Xi faris la rimarkojn dum sia tonika parolado per videoligo en la malferma ceremonio de la Jara Konferenco 2021 de Boao-Forumo por Azio.

Xi diris, ke laŭ raporto de la Monda Banko, antaŭ 2030, projektoj de la Zono kaj Vojo helpos liberigi 7,6 milionojn da homoj el ekstrema malriĉeco kaj 32 milionojn da homoj el modera malriĉeco tra la mondo.

"Ni agos en la spirito de malfermo kaj inkluzivo kaj laboras kun ĉiuj pretaj partoprenantoj por konstrui la iniciaton Zono kaj Vojo en la irejon al malriĉec-mildigo kaj kreskado, kio pozitive kontribuos al la komuna prospero de la homaro."

Dividu