Xi gratulas Diaz-Canel pro lia elektiĝo kiel estro de Kuba Komunista Partio

Yu Publikigita: 2021-04-20 11:38:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis gratulan mesaĝon al Miguel Diaz-Canel pro lia elektiĝo kiel unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (KPK).

Xi diris en sia mesaĝo, ke li ĝojas informiĝi pri la elektiĝo de Diaz-Canel kiel unua sekretario de la Centra Komitato de la KPK en la oka kongreso de la KPK.

Nome de la Centra Komitato de la KPĈ kaj en sia propra nomo, Xi adresis varman gratulon al Diaz-Canel kaj per li al la nova centra gvidantaro de la KPK.

Xi diris, ke li kredas, ke sub la gvidado de Diaz-Canel, la KPK kaj la kuba registaro kondukos la kuban popolon antaŭeniri en solidareco kaj gvidos la aferon de socialismo kun kubaj trajtoj al novaj atingoj.

Dividu