Xi: Ĉinio laboros kun Saud-Arabio por starigi justan reĝimon pri klimata regado

Yu Publikigita: 2021-04-21 11:04:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde, ke Ĉinio volas labori kun Saud-Arabio kaj aliaj membroj de la internacia komunumo por starigi justan reĝimon pri klimata regado, kiu estas kunlabora kaj utila por ĉiuj.

En telefona konversacio kun saud-arabia kronprinco Mohammed bin Salman, Xi ankaŭ alvokis komunajn klopodojn por antaŭenpuŝi ampleksan kaj efikan efektivigon de la Pariza Interkonsento pri klimatŝanĝiĝo laŭ la principo de komunaj sed diferencaj respondecoj. Xi emfazis, ke klimatŝanĝiĝo kaj la kronvirusa pandemio estas ambaŭ gravaj defioj alfrontataj de la homaro kaj devas esti traktataj per kolektiva respondo de ĉiuj landoj en multflankaj kadroj. Li diris, ke la ĉina flanko subtenas la proponojn kaj rimedojn de Saud-Arabio pri antaŭenigo de tutmonda klimata regado kaj daŭripova disvolviĝo, kaj volas labori kun la internacia komunumo por konstrui komunumon de la homaro kun komuna estonteco.

Xi petis Mohammed transdoni liajn salutojn al saud-arabia reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio kaj Saud-Arabio estas ampleksaj strategiaj partneroj kaj ankaŭ gravaj kunlaboraj partneroj. Dum la lastaj jaroj, la duflankaj rilatoj havis ampleksan disvolviĝon, kun profundiĝanta politika reciproka fido kaj vastiĝanta kunlaboro en diversaj kampoj.

Dividu