Xi: Ĉinio kunlaboros kun Indonezio kontraŭ “vakcina neegaleco”

Yu Publikigita: 2021-04-21 11:05:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde, ke Ĉinio, kvankam ĝi amplekse antaŭenigas enlandan vakcinadon, daŭre efektivigos vakcinan kunlaboron kun Indonezio, helpos al Indonezio konstrui regionan vakcin-produktan centron kaj kune rezistos al la ”vakcina neegaleco”.

En telefona konversacio kun indonezia prezidento Joko Widodo, Xi emfazis, ke Ĉinio kaj Indonezio donas grandan gravecon al la vivo kaj sano de homoj kaj oponas "vakcinan naciismon", kaj ke vakcina kunlaboro inter la du landoj estas ĉe la kapo de la mondo. Ĉinio inkluzivas alilandajn civitanojn sur la ĉina teritorio, inkluzive de tiuj de Indonezio, en sian vakcinadan planon, kaj esperas, ke ankaŭ Indonezio donos aktivan subtenon al ĉinaj ŝtatanoj en la sudorient-azia lando. Xi emfazis, ke fronte al profundaj ŝanĝiĝoj kaj pandemio ambaŭ nevideblaj en jarcento, Ĉinio volas labori kun Indonezio por plifortigi strategian reciprokan fidon, profundigi strategian konsenton, fortigi strategian kunordigon, subteni multflankismon, protekti egalecon kaj justecon, antaŭenigi tutmondan klimatan regadon, defendi la komunajn interesojn de evoluantaj landoj, kaj progresigi la konstruadon de komunumo de la homaro kun komuna estonteco.

Dividu