Xi kaj Putin gratulas al 9a kunveno de ĉina-rusa dialoga mekanismo inter regantaj partioj

Yu Publikigita: 2021-04-21 11:26:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin marde respektive sendis gratulajn leterojn al la naŭa kunveno de la dialoga mekanismo inter la regantaj partioj de Ĉinio kaj Rusio, kiu estis okazigita per videoligo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), esprimis sian varman gratulon al la kunveno. Xi diris, ke ĉi tiu jaro markas la 20an datrevenon de la subskribo de la Traktato de Bonnajbareco kaj Amika Kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio, kaj starigo de rilatoj inter la KPĈ kaj la partio Unuiĝinta Rusio. Xi vokis al Ĉinio kaj Rusio, kiel gravaj potencoj de tutmonda influo, profundigi ampleksan strategian kunordigon en la nova epoko, kaj ludi bazan rolon en protekto de internaciaj egaleco kaj justeco, konservo de mondaj paco kaj stabileco kaj antaŭenigo de komuna disvolviĝo kaj prospero.

En sia letero, Putin rimarkigis, ke dialogo inter la du partioj ĉiam estis grava ero de la kompleta strategia kunlaboro de la du landoj, kaj malgraŭ la influo de la pandemio, la du partioj subtenis ampleksajn interŝanĝojn de la centra al la loka niveloj. Li diris, ke la du flankoj okupiĝis pri profundaj diskutoj pri gravaj demandoj de duflanka kunlaboro, kaj kunordiĝis por formi multajn soci-politikajn iniciatojn pri partia konstruado kaj leĝdona laboro, kiuj plenumas la bezonojn de la realo.

Dividu