Xi ĉeestas transdonan ceremonion de ĉinaj milit-ŝipoj

Lucia Publikigita: 2021-04-25 17:07:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ĉeestis la transdonan ceremonion de tri ĉinaj milit-ŝipoj, la Changzheng-18, la Dalian kaj la Hainan.

La milit-ŝipoj estis transdonitaj al la Mararmeo de la Popola Liberiga Armeo (PLA) kaj metitaj en militservon vendrede ĉe milit-ŝipa haveno en Sanya de la provinco Hainan, suda Ĉinio.

La ceremonion partoprenis ĉirkaŭ 2 400 homoj.

Post la ceremonio, Xi suriris la milit-ŝipojn kaj revuis la honoran gvardion. Li ankaŭ inspektis la enŝipajn armilojn kaj ekipaĵojn, salutis la oficirojn kaj soldatojn, kaj subskribis sian nomon en la loglibro.

Dividu