Xi interŝanĝis gratulajn mesaĝojn kun laosa prezidanto okaze de 60a datreveno de diplomatiaj rilatoj

Yu Publikigita: 2021-04-26 14:05:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe interŝanĝis gratulajn mesaĝojn kun Thongloun Sisoulith, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Laosa Popola Revolucia Partio (LPRP) kaj laosa prezidanto, okaze de la 60a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi diris en sia mesaĝo, ke Ĉinio kaj Laoso estas amikaj socialismaj najbaroj kaj nerompebla komunumo kun komuna estonteco. De post kiam la du flankoj starigis diplomatiajn rilatojn antaŭ 60 jaroj, Ĉinio kaj Laoso subtenis reciprokan komprenon kaj havis sincerajn interŝanĝojn, kaj ke ambaŭ flankoj persistis en la praktiko kaj antaŭenigo de la Kvin Principoj de Paca Kunekzistado. Li diris, ke li donas grandan gravecon al la disvolviĝo de ĉina-laosaj rilatoj, kaj volas labori kun Thongloun por efektivigi la agadplanon pri la ĉina-laosa komunumo kun komuna estonteco kiel la ĉefan linion, antaŭenigi altnivelajn interŝanĝojn, plifortigi strategian komunikadon, profundigi praktikan kunlaboron kaj senĉese antaŭenigi la konstruadon de tia komunumo en la venontaj 60 jaroj, por ke popoloj de la du landoj estu por ĉiam bonaj najbaroj, bonaj amikoj, bonaj kamaradoj kaj bonaj partneroj.

Dividu