Xi inspektas Guangxi-an Ĝŭangan Aŭtonoman Regionon en suda Ĉinio

Yu Publikigita: 2021-04-26 14:05:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, dimanĉe inspektis la Guangxi-an Ĝŭangan Aŭtonoman Regionon en suda Ĉinio.

Matene Xi iris al Caiwan, urbeto en la gubernio Quanzhou en la urbo Guilin. Li vizitis memorparkon dediĉitan al la Batalo de la Rivero Xiangjiang dum la Longa Marŝo en la 1930-aj jaroj, kaj metis florkorbon omaĝe al soldatoj de la Ruĝa Armeo mortintaj en la batalo.

Li vizitis ankaŭ memorhalon en la parko por doni respekton al revoluciaj martiroj. Poste li iris al la vilaĝo Maozhushan, kie li inspektis progreson en antaŭenigo de kampara vigligo kaj baznivela regado.

Posttagmeze Xi vizitis sekcion de la rivero Lijiang, kie li informiĝis pri lokaj klopodoj por la ekologia protektado de la rivero.

Dividu