Xi: Idealoj kaj konvinkoj estas ŝlosilo al sukceso de ĉina revolucio

Yu Publikigita: 2021-04-26 14:06:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke la sekreto de la sukceso de la ĉina revolucio kuŝas en idealoj kaj konvinkoj.

Xi diris tion dimanĉe, kiam li vizitis memorparkon dediĉitan al la Batalo de la Rivero Xiangjiang dum la Longa Marŝo en la 1930-aj jaroj en la urbo Guilin de la Guangxi-a Ĝŭanga Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio.

Li prezentis florkorbon omaĝe al soldatoj de la Ruĝa Armeo mortintaj en la batalo kaj vizitis memorhalon en la parko por doni respekton al revoluciaj martiroj.

Xi diris, ke la Batalo de la Rivero Xiangjiang estas heroa batalo de la Longa Marŝo kaj grava historia evento, kiu decidis la "vivon aŭ morton" de la ĉina revolucio. Li aldonis, ke soldatoj de la Ruĝa Armeo restis sentimaj antaŭ la morto, kun fortaj idealoj kaj konvinkoj. La sekreto por la sukceso de la ĉina revolucio estas, ke "la revoluciaj idealoj ŝvebas super la nuboj", kaj la soldatoj restis firmaj en la plej malfacila tempo, por kontinue atingi miraklajn venkojn.

Xi diris ankaŭ, "Ni devas havi tiajn kredojn por atingi la duan centjaran celon kaj realigi nacian rejuniĝon. Fronte al pli granda malfacilo, ni pensu pri la Longa Marŝo kaj la Batalo de la Rivero Xiangjiang."

Dividu