Xi emfazas altkvalitan disvolviĝon en etnaj landlimaj regionoj

Yu Publikigita: 2021-04-28 14:15:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis malfermi novajn vojojn por antaŭenigi altkvalitan disvolviĝon en etnaj landlimaj regionoj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum sia inspektvojaĝo al la ĉina suda Guangxi-a Ĝŭanga Aŭtonoma Regiono de dimanĉo ĝis mardo.

Xi alvokis ĉi tiujn regionojn pli bone servi kaj integriĝi al la nova disvolva reĝimo de la lando, fari novan progreson en antaŭenigo de verda disvolviĝo kaj sin dediĉi plu al firmigo kaj disvolvado de etna unueco, socia stabileco kaj landlima sekureco.

Dum sia inspektvojaĝo Xi iris al Guilin, Liuzhou kaj Nanning, vizitante lokan revolucian monumenton, etnan muzeon, vilaĝojn kaj entreprenojn por inspekti la laboron de la lokoj en efektivigo de la 14a Kvinjara Plano de la lando.

Dimanĉe matene Xi vizitis memorparkon dediĉitan al la Batalo de la Rivero Xiangjiang dum la Longa Marŝo en la 1930-aj jaroj en la urbo Guilin. Li prezentis florkorbon memore al la martiroj en la batalo kaj faris tri riverencojn honore al ili. Li diris, ke la batalo estis viva-aŭ-morta evento en la ĉina revolucia historio. Li emfazis la gravecon, ke membroj de la KPĈ restu fidelaj al siaj idealoj kaj konvinkoj.

Xi poste vizitis Maozhushan-vilaĝon en Guilin por inspekti la lokan vinberkulturan industrion. Li alvokis klopodojn por serĉi kamparan vigligon bazitan sur lokaj specialaj industrioj kaj pli bone uzi sciencon kaj teknologion por antaŭenigi la agrikulturan sektoron.

Li ankaŭ emfazis rimedojn, kiuj povas certigi, ke kamparanoj profitu pli multe de la disvolviĝo de kamparaj industrioj. Xi promenis tra la vilaĝo, vizitante la hejmon de vilaĝano Wang Deli kaj babilante kun la familio.

Dividu