Xi sendis gratulon pro sukcesa lanĉo de kerna modulo de kosmostacio

Yu Publikigita: 2021-04-29 14:06:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis gratulon pro la sukcesa lanĉo de la kerna modulo de ĉina kosmostacio.

Nome de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), la Ŝtata Konsilio kaj la Centra Milita Komisiono (CMK), Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la CMK, esprimis en gratula mesaĝo varman gratulon kaj sincerajn salutojn al ĉiuj membroj, kiuj partoprenis en la misio.

Xi diris en la mesaĝo, ke la sukcesa lanĉo de la kerna modulo Tianhe markas, ke la konstruado de la ĉina kosmostacio eniris la stadion de plena efektivigo, kio metis solidan fundamenton por la sekvaj taskoj.

Ĉinio ĵaŭde ĵetis en la kosmon la kernan modulon de sia kosmostacio, ekigante serion da ŝlosilaj lanĉaj misioj, kiuj celas finkonstrui la stacion antaŭ la fino de la venonta jaro.

La modulo Tianhe funkcios kiel la administra kaj regada centro de la kosmostacio Tiangong, kiu signifas Ĉielan Palacon en la ĉina lingvo, kun nodo, kiu povas kupliĝi kun tri kosmoŝipoj samtempe por mallonga restado, aŭ du por longa.

La kosmostacio estos T-forma kun la kerna modulo en la centro kaj labo-kapsulo ambaŭflanke. Ĉiu modulo pezas pli ol 20 tunojn. Kiam la stacio kupliĝos kun homloĝata kosmoŝipo kaj kargokosmoŝipo, ĝia pezo povos atingi preskaŭ 100 tunojn.

La stacio funkcios en la malalta terorbito je la altitudo de 340 kilometroj ĝis 450 kilometroj. Ĝi havas projektitan vivdaŭron de 10 jaroj, tamen fakuloj opinias, ke ĝi povas daŭri pli ol 15 jarojn sub konvena bontenado kaj riparo.

Dividu