Xi Jinping telefone konversaciis kun hungara ĉefministro

Ĝoja Publikigita: 2021-04-29 19:13:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĵaŭde ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun hungara ĉefministro Orbán Viktor.

Xi diris, ke de post la eksplodo de la novkronvirusa epidemio la du landoj kaj popoloj subtenas unu la alian, disvolvas bonajn kunlaborojn pri preventado kaj regado de la epidemio, kaj pri rekomenco de laboro kaj produkto, kiuj akiris gravajn fruktojn. Aparte kunlaboroj pri vakcino enkorpigas altnivelan politikan konfidon, kaj la dulandaj rilatoj fariĝas pli elastaj kaj pli viglaj.
Orbán Viktor diris, ke la du landoj disvolvis striktajn kunlaborojn pri batalo kontraŭ la epidemio, aparte pri vakcino, kaj Ĉinio donis ĝustatempan kaj valoran subtenon al Hungario kaj ludis gravan rolon por ke Hungario regu la epidemion. Pro tio Hungario esprimis profundan dankon kaj esperis profundigi plu vakcinan kunlaboron kun Ĉinio.


Dividu