Xi: Ĉinio volas plialtigi partnerecon kun Uzbekio

Yu Publikigita: 2021-04-30 14:33:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris ĵaŭde, ke Ĉinio volas labori kun Uzbekio por puŝi la ampleksan strategian partnerecon por konstanta disvolviĝo, kaj kune serĉi komunan disvolviĝon kaj rejuniĝon, profitante la popolon de la du landoj.

En telefona konversacio kun uzbeka prezidento Shavkat Mirziyoyev, Xi diris, ke ĉe nova historia deirpunkto, Ĉinio volas fari persistajn penojn sur pasintaj atingoj kaj antaŭeniri al la estonteco kune kun Uzbekio.

Xi diris, ke ĉi tiu jaro markas la 100an datrevenon de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ankaŭ la 30an datrevenon de la sendependiĝo de Uzbekio. Ĉinio pretas labori kun Uzbekio por preni la celebrojn de la 30a datreveno de la diplomatiaj rilatoj de la du landoj venontjare kiel okazon por amplekse altgradigi la skalon, kvaliton kaj nivelon de ĉina-uzbeka kunlaboro.

Xi diris ankaŭ, ke Ĉinio volas dividi kun Uzbekio sian sperton pri redukto de malriĉeco, kaj kune esplori starigon de kunlabora mekanismo pri redukto de malriĉeco, kaj ke la du landoj devas plifortigi kunlaboron en leĝplenumado, sekureco kaj defendo por kune konservi regionajn sekurecon kaj stabilecon.

Dividu