Xi Jinping adresas al tutlanda laborantaro festan gratulon okaze de Internacia Laborfesto

Xiong Linping Publikigita: 2021-05-01 16:05:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉe la sojlo de la Internacia Laborfesto, Xi Jinping, kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, tiel ankaŭ ĉina ŝtatprezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, en la nomo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio adresas al la tutlanda laborantaro festan gratulon kaj sinceran saluton.

Xi rimarkigis, ke ĉi jaro estas la unua jaro por plenumi la “dekkvaran kvinjaran” planon kaj malfermi la novan marŝadon de ĉiuflanka konstruado de la socialisma moderna ŝtato, kaj ankaŭ la centjariĝo de fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio. La vastaj amasoj de laborantoj, spite al malfacilaĵoj kaj kun la spirito sin dediĉi, konkeris la pandemion kaj ties sekvojn kaj faris gravan kontribuon por la aferoj de la Partio kaj la ŝtato.

Xi substrekis, ke laboro estigas feliĉon, ago rezultigas meriton. Por atingi la grandan revon de la ĉina nacio pri reprosperiĝo, la vastaj amasoj de laborantoj estu kun plena fido ĵetantaj sin sur la ĉiuflankan konstruadon de la socialisma moderna ŝtato. Ĉiunivelaj partiaj komitatoj kaj registaroj devas plene mobilizi la entuziasmon, iniciativon kaj kreemon de la laborantaro, reale garantii iliajn laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn, subteni kaj instigi al ili fari meriton en la nova epoko.

Dividu