Okazis kunveno por analizi nunan situacion de ekonomio kaj koncernajn laborojn

Selena Publikigita: 2021-05-01 16:56:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la 30a de aprilo, Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazigis kunvenon por aŭskulti kaj analizi nunan situacion de la ekonomio kaj koncernajn laborojn. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio prezidis la kunvenon.

La ĉina ekonomio ĉi-jara havis bonan komencon, kiu altkvalite disvolviĝis. La kunveno rimarkigis, ke oni devas el dialektika rigardo analizi la ekonomiajn donitaĵojn en la unua trimestro, ĉar la nuna ekonomia revigliĝo estas neekvilibra, kaj la fundamento estas ne solida.

La kunveno emfazis la strategion "antaŭeniĝi en stabileco” kaj substrekis ekzakte kompreni novan stadion de disvolvado, komplete efektivigi novan koncepton de la disvolvado kaj rapide formi novan situacion.

La registaro ĉiam devas doni grandan gravecon al prevento kaj regado de la epidemio, kaj fari klopodon por antaŭenigi inokuladon de vakcinoj.

Pri la tria nacia enketo de teritorio, la kunveno akcentis, ke trafaj rimedoj devas esti faritaj por solvi problemojn malkaŝitajn dum la enketo.

La kunveno ankaŭ montris, ke ellaboro de Regularo pri Organiza Laboro de la KPĈ havas gravan signifon por subteni kaj plifortigi gvidadon de la Partio pri la organiza laboro, antaŭenigi sistemigon kaj normigon de la organiza laboro kaj altigi kvaliton de la organiza laboro.

Dividu