Xi sendis simpation al Modi pro pandemio en Hindio

Selena Publikigita: 2021-05-01 17:35:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede sendis simpation al hinda ĉefministro Narendra Modi pro la pandemia serioziĝo en la lando.

En la mesaĝo, Xi diris, ke lastatempe li zorgis pri la situacio de la pandemio en Hindio. Li, en la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo kaj en sia nomo, esprimis sinceran simpation al la hindaj registaro kaj popolo.

Xi diris, ke la homaro apartenas al komunumo kun komuna estonteco, kaj nur kun solidareco kaj kunlaboro, ĉiuj landoj povos venki la pandemion. Xi aldonis, ke Ĉinio volas plifortigi kontraŭpandemian kunlaboron kun Hindio kaj liveri subtenon kaj helpon al Hindio. Li kredas, ke sub gvidado de la hinda registaro, la hinda popolo povos venki la pandemion.

Dividu