Xi telefone konversaciis kun ĉefo de UN

Yu Publikigita: 2021-05-07 11:28:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde telefone konversaciis kun ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres.

Xi diris, ke la UN trapasis maloftajn kaj komplikajn situaciojn en la lastaj jaroj, kaj multflankismo ricevis pli kaj pli da subteno kiel rezulto. Li akcentis, ke serĉado de multflankismo estas nedisigebla de la UN, internacia leĝo kaj kunlaboro inter landoj. La mondo bezonas veran multflankismon, kaj ĉiuj landoj devas agi laŭ la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN kaj sin deteni de agoj serĉantaj unuflankismon kaj hegemoniismon, sed ne devus uzi multflankismon kiel pretekston por formi malgrandajn rondojn aŭ eksciti ideologian konfrontiĝon. Ĉinio plu subtenos la laboron de la UN kaj tiun de ĝenerala sekretario Guterres, kaj sin tenos je vera multflankismo.

Xi rimarkigis, ke la tutmonda kampanjo por traktado de klimatŝanĝiĝo estas tre grava, kaj ke Ĉinio anoncis, ke ĝi strebos por atingi kulminon de karbon-dioksida emisiado antaŭ 2030 kaj realigi karbonan neŭtrecon antaŭ 2060, kio estas multe pli mallonga tempo ol tiu elspezita de multaj evoluintaj landoj.

Guterres diris, ke li plene konsentas, ke ĉiuj landoj devas praktiki veran multflankismon surbaze de la Ĉarto de la UN kaj internacia leĝo, kaj Ĉinio estas tre grava por la internacia multflanka sistemo. La UN atendas pli striktan kunlaboron kun Ĉinio en kampoj de mondaj paco kaj sekureco, protekto de biodiverseco, respondo al klimatŝanĝiĝo, kaj helpo al evoluantaj landoj en realigo de daŭrigebla disvolviĝo, por puŝi la rilatojn inter la UN kaj Ĉinio al nova alteco.

Dividu