Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al 1-a Ĉina Internacia Ekspozicio de Konsumaĵoj

Pluveta Publikigita: 2021-05-07 14:45:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 6an de majo ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al la 1-a Ĉina Internacia Ekspozicio de Konsumaĵoj.

Xi montris, ke la okazigo de la ekspozicio prezentanta tutmondajn bonkvalitajn konsumaĵojn helpas al la mondo dividi oportunojn de la ĉina merkato kaj akcelas reprosperiĝon kaj kreskon de la monda ekonomio, kaj ankaŭ utilas al Ĉinio liveri pli multajn bonkvalitajn konsumaĵojn. Li esperis, ke diverslandaj gastoj profundigu interŝanĝojn kaj kunlaboru por fari bonon al la popolanoj.

Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio volas elvolvi la avantaĝon de la Liberkomerca Haveno en Hainan en ampleska profundigo de reformo kaj malfermaj politikoj, profudigi kunlaboron duflankan, plurflankan kaj regionan kaj malfermi pli bonan estontecon de la homaro kune kun diversaj landoj.

Tiutage la 1-a Ĉina Internacia Ekspozicio de Konsumaĵoj inaŭguriĝis en Haikou, Hainan-provinco. Preskaŭ 1 500 entreprenoj el 70 landoj kaj regionoj partoprenas en la ekspozicio.

Dividu