Xi Jinping kaj lia patrino: promeso de komunistoj el du generacioj

Xiong Linping Publikigita: 2021-05-08 18:42:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La patrino de Xi Jinping nomiĝas Qi Xin. En la komenca periodo de la Kontraŭjapana Rezistmilito ŝi jam engaĝis sin en revolucio kaj aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio.

Xi Zhongxun, ŝia edzo, iam diris al siaj gefiloj: “Via panjo estas elstara partiano.”

La edukado de la patrino per siaj paroloj kaj agoj starigis ekzemplon por Xi Jinping.

Patrino kaj filo ligiĝas per la koro

Jam en la aĝo de 15 jaroj Qi Xin aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio. En la revolucia fandforno ŝi kreskis hardate kaj starigis al si komunistan idealon.

En 1943, en kavernoĉambro de Suide, ŝi unuafoje vidis la subskribon de la prezidanto Mao Zedong por Xi Zhongxun, pendantan sur muro: “La interesoj de la Partio restas en la unua loko”.

Same en la aĝo de 15 jaroj, en la 13a de januaro 1969, Xi Jinping iris kun sia vojaĝsako al la vilaĝo Liangjiahe de la provinco Shaanxi kaj fariĝis enkampa junulo. Ĉi tie li pasigis sian sepjaran tempon. Kaj ankaŭ ĉi tie, en januaro 1974, aĝanta 20 jarojn, li aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio.

La patrino kaj la filo ligiĝas per la koro. Ili senrezerve lojalas al la Partio, la patrio kaj la popolo. Tio ja estas la promeso de Xi Jinping kaj lia patrino.

Esti severa kontraŭ si

Familia edukado influas la tutan kreskadon de Xi Jinping. Kiam Xi Jinping laboris aliloke, lia patrino ofte skribis al li, ke li estu severa kontraŭ si. Ŝi konsilis al li: “Ĉe alta rango estu singarda.”

“Estu homo senmakula, aganto pura kaj oficisto grandanima,” tio ja estas la promeso de Xi Jinping kaj lia patrino.

Ĉiutaga strebado

“Batalo kaj ĝojo dum la tuta vivo, strebo kaj gajo en ĉiu tago.” Tio estas vera priskribo pri la glora vivo de la kamarado Xi Zhongxun kaj ankaŭ Qi Xin.

En la Printempa Festo de 2001 Qi Xin en telefono admonis al Xi Jinping: “Nur se vi faras laboron bona, tio estas la plej granda fileco al patro kaj patrino; kaj tio estas respondeca pri la familio kaj pri vi mem.”

“Mi sen-mi-as kaj ĉiam firme staras inter la popolo.” Jen tio estas promeso de Xi Jinping.

La popolo restas en unuaeco kaj mi estas “sen mi”. Jen tio estas la promeso de Xi Jinping kaj lia patrino.

Dividu