Xi emfazas disvolvadon de tradicia ĉina medicino

Yu Publikigita: 2021-05-13 13:12:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, merkrede alvokis klopodojn por plu disvolvi tradician ĉinan medicinon.

Xi diris tion dum inspektvojaĝo al la urbo Nanyang en la ĉina centra provinco Henan, kie li vizitis memorigan domon dediĉitan al Zhang Zhongjing, fama ĉina farmakologo kaj kuracisto de la Orienta Han-dinastio (25-220), kaj lokan kompanion pri produktado de artemiziaj produktoj.

Xi diris, "La ĉina nacio fidas al tradicia ĉina medicino por trakti malsanojn kaj savi vivojn dum miloj da jaroj. Batalante kontraŭ la nova kronviruso, sarso kaj aliaj gravaj infektaj malsanoj, ni havas pli profundan komprenon pri la rolo de tradicia ĉina medicino.”

Emfazante la bezonon antaŭenigi disvolviĝon de tradicia ĉina medicino, Xi diris, ke klopodoj devas esti faritaj por interpreti la mekanismon de tradicia ĉina medicino kaj farmakologion per moderna scienco kaj inkluzivi tradician ĉinan medicinon kaj okcidentan medicinon ambaŭ en kuracadon.

Dividu