Xi inspektas ĉinan grandiozan akvodeturnan projekton

Yu Publikigita: 2021-05-14 14:15:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĵaŭde inspektis la Sud-alnordan Akvodeturnan Projekton en la urbo Nanyang en la ĉina centra provinco Henan.

Posttagmeze, li iris al la gubernio Xichuan, kie li inspektis la kapon de la kanalo Taocha, la akvorezervejon Danjiangkou kaj la vilaĝon Zouzhuang. Xi aŭskultis raportojn pri la konstruado, administrado kaj funkciigo de la meza itinero de la akvodeturna projekto, kaj la ekologia konservado de la akvofonta regiono.

Li ankaŭ informiĝis pri la reloĝigo de homoj translokitaj pro la projekto, kaj rimedoj por disvolvado de specialaj industrioj kaj altigo de la enspezoj de reloĝigitaj loĝantoj.

Dum la inspekto, Xi haltis ĉe tritikaj kampoj por kontroli kreskadon de kultivaĵoj kaj ekscii pri progreso en somera grenproduktado.


Dividu