Xi emfazas strebadon por bonfarto de popolo

Yu Publikigita: 2021-05-14 14:51:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), diris, ke la 100-jara historio de la Partio estas historio de sindediĉo al bonfarto kaj aspiroj de la popolo.

Xi faris la rimarkojn ĵaŭde dum vizito al la vilaĝo Zouzhuang en la gubernio Xichuan de la ĉina centra provinco Henan.

Xi inspektis la vilaĝon kaj iris en la hejmon de vilaĝano Zou Xinzeng. Zou esprimis sian dankon al la Partio pro la pliboniĝo de la vivo dum la pasintaj jaroj.

Xi diris, ke ĉi tiu jaro markas la 100-jaran jubileon de la KPĈ, kaj ke la Partio estis fondita por certigi, ke la popolo ĝuu feliĉan vivon, sed ne por serĉi siajn proprajn interesojn. La popolo estas la ŝtato. La regado de la KPĈ celas certigi la feliĉon de la popolo kaj plenumi iliajn aspirojn.

Dividu