Parolado de Xi pri malriĉec-redukto publikiĝis en angla lingvo

Yu Publikigita: 2021-05-17 13:46:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La parolado de ĉina prezidanto Xi Jinping en grandioza kunveno markanta la atingojn de la lando en malriĉec-redukto kaj honoranta modelajn batalantojn kontraŭ malriĉeco estis publikigita de la Centra Kompila kaj Traduka Eldonejo en la angla lingvo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la paroladon en februaro, anoncante, ke Ĉinio akiris kompletan venkon en batalo kontraŭ malriĉeco.

En sia parolado, XI urĝis klopodojn por amplekse antaŭenigi kamparan vigligon kaj firmigi kaj grandigi la gajnojn en malriĉec-redukto.

La angla versio estis tradukita de la Instituto de Partia Historio kaj Literaturo de la Centra Komitato de la KPĈ.

Dividu