Xi kaj Putin atestis ekkonstruan ceremonion de nukleenergia kunlabora projekto per videoligo

Yu Publikigita: 2021-05-20 10:46:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia rusa paralelulo Vladimir Putin merkrede atestis la ekkonstruan ceremonion de duflanka nukleenergia kunlabora projekto, la nukleenergiaj centraloj Tianwan kaj Xudapu, per videoligo.

Xi atingis la ĉefkunvenejon de la Granda Popola Halo ĉirkaŭ 5:00 posttagmeze laŭ pekina tempo kaj svingis la manon al Putin, kiu aliĝis de la ĉefkunvenejo de Kremlo.

He Lifeng, vicprezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kaj estro de la Nacia Komisiono pri Disvovado kaj Reformo, kunprezidis la ceremonion kun rusa vicĉefministro Alexander Novak.

Estroj de koncernaj departementoj, lokaj oficialuloj kaj konstrukompaniaj reprezentantoj de Ĉinio kaj Rusio ĉeestis la ceremonion de la subkunvenejoj de la nukleenergia centralo Tianwan en la urbo Lianyungang en la ĉina orienta provinco Jiangsu, subkunvenejo de la nukleenergia centralo Xudapu en la urbo Huludao de la ĉina nordorienta provinco Liaoning, kaj du rusaj subkunvenejoj. La estroj de la kompanioj de ambaŭ landoj raportis pri la progreso de la projekto al la du ŝtatestroj.

Xi kaj Putin faris paroladojn respektive.

Dum parolado en la ceremonio, Xi esprimis gratulojn pro la ekkonstruo de la ĉina-rusa nukleenergia kunlabora projekto kaj donis altan respekton al la konstruantoj de la du landoj. Li diris, ke tiu ĉi jaro markas la 20an datrevenon de la subskribo de la Ĉina-Rusa Traktato de Bona Najbareco kaj Amika Kunlaboro, kaj ke li kaj prezidento Putin konsentis antaŭenigi la disvolvadon de duflankaj rilatoj al pli alta nivelo kaj grandigi la rilatojn al pli vastaj kampoj.

Dividu