Ĉina kaj pakistana ŝtatestroj interŝanĝis gratulojn okaze de datreveno de rilatoj

Mirinda Publikigita: 2021-05-21 16:30:52
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj pakistana prezidento Arif Alvi interŝanĝis gratulajn mesaĝojn vendrede okaze de la 70a datreveno de establo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Pakistano estas ĉiaveteraj strategiaj kunlaboraj partnerecoj kaj firme subtenas unu la alian pri gravaj demandoj rilataj al kernaj interesoj. Li akcentis, ke li donis altan atenton al la rilateco kun Pakistano kaj volas klopodi kune kun Alvi por konstrui pli kompaktan ĉina-pakistanan komunumon kun komuna estonteco en la nova epoko kaj feliĉigi la du landojn kaj la du popolojn.

Alvi diris en la letero, ke Pakistano dankas Ĉinion pro la valora subteno en la batalo kontraŭ kronvirusa epidemio kaj volas plifortigi kunordigon kun Ĉinio en serio da celebraj aktivadoj de la 70a datreveno, altigi profundecon kaj vastecon de la rilatoj inter la du landoj kaj konstrui la ĉina-pakistanan ekonomian koridoron kiel ekzemplon de altkvalita disvolviĝo de la Zono kaj Vojo kaj krei pli kompaktan pakistana-ĉinan komunumon kun komuna estonteco.

Dividu