Ĉinio promesis liveri novan helpon por tutmonda respondo al kronvirusa epidemio

Lucia Publikigita: 2021-05-22 15:35:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede anoncis, ke Ĉinio prenos serion da novaj rimedoj por daŭrigi sian subtenon por la tutmonda respondo al la kronvirusa pandemio.

Xi faris la rimarkojn dum sia parolado en la Tutmonda Pintkunveno pri Sano per video en Pekino. Li diris, ke Ĉinio liveros aldonajn 3 miliardojn da usonaj dolaroj en internacia helpo dum la venontaj tri jaroj por subteni respondon al la kronvirusa epidemio kaj ekonomian kaj socian renormaliĝon en aliaj evoluantaj landoj.

Xi diris, ke Ĉinio jam liveris 300 milionojn da dozo da vakcinoj al la mondo, kaj ĝi liveros ankoraŭ pli da vakcinoj laŭ sia kapablo. Ĉinio subtenas siajn vakcinajn kompaniojn en transigo de teknologioj al aliaj evoluantaj landoj kaj efektivigo de komuna produktado kun ili.

Li anoncis subtenon al rezigno pri rajtoj de intelekta proprieto super kronvirusaj vakcinoj kaj diris, ke Ĉinio subtenas ankaŭ la Mondan Organizon pri Komerco kaj aliajn internaciajn instituciojn fari fruan decidon pri ĉi tiu afero. Li aldonis, ke Ĉinio proponas starigi internacian forumon pri vakcina kunlaboro de vakcin-produktaj landoj, kompanioj kaj aliaj koncernatoj por esplori manierojn antaŭenigi justan kaj egalan distribuadon de vakcinoj tra la mondo.

Dividu