Xi emfazas plibonigon de taksadaj mekanismoj pri scienca kaj teknologia progreso

Lucia Publikigita: 2021-05-22 15:48:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Prezidanto Xi Jinping vendrede emfazis klopodojn por plibonigi taksadajn mekanismojn pri progreso en scienco kaj teknologio kaj profundigi prezajn reformojn en medicinaj servoj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum prezidado de la 19a kunveno de la centra komitato pri profundigo de ĉiuflanka reformo. Li ankaŭ urĝis klopodojn por malpezigi la ŝarĝojn sur lernantoj en deviga edukado.

La kunveno reviziis kaj adoptis serion de gvidlinioj pri la supre menciitaj demandoj, kune kun aliaj sugestoj, ekzemple profundigo de reformoj de la kompensa sistemo pri ekologia protekto kaj plifortigo de la protekto kaj heredado de historia kulturo en urba kaj kampara disvolvado.

En la kunveno, Xi alvokis pli bonan uzon de la taksadaj mekanismoj por stimuli entuziasmon inter sciencaj kaj teknologiaj laborantoj kaj fruan atingon de teknologia memstareco.

Pri sano, Xi diris, ke baza sanzorgado devas fokusiĝi al interesoj de la publiko, kaj samtempe rimedoj kiel profundigo de preza reformo por medicinaj servoj devas esti prenitaj por plibonigi la kvaliton de sanzorgaj servoj.

Dividu