Xi Jinping: Ĉinio estas preta fortigi kunordigon kun Irano kaj protekti komunajn interesojn

Henggang Publikigita: 2021-05-25 13:24:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde diris, ke Ĉinio subtenas la raciajn postulojn de Irano pri la Komuna Ampleksa Agadplano, konata ankaŭ kiel la irana nuklea interkonsento, kaj estas preta fortigi kunordigon kun Irano kaj protekti la komunajn interesojn de ambaŭ flankoj.

Li diris tion en la telefona konversaciis kun irana prezidento Hassan Rouhani.

Xi rimarkis, ke Ĉinio kaj Irano, subtenante kaj helpante unu la alian, kunigis manojn por batali kontraŭ la pandemio kaj atingis pozitivajn rezultojn en praktika kunlaboro.

Xi diris, ke ambaŭ flankoj firme subtenas unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, kaj multe firmigis sian strategian reciprokan fidon kaj firme defendis internaciajn egalecon kaj justecon.

Xi rimarkis, ke Ĉi tiu jaro markas la 50-jariĝon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Irano. Ĉinio donas gravecon al siaj rilatoj kun Irano kaj volas labori kun la irana flanko por preni la 50an datrevenon kiel okazon por plifortigi kunlaboron en diversaj kampoj, kaj senĉese antaŭenpuŝi solidan progreson en disvolviĝo de la duflanka ampleksa strategia partnereco.

Xi diris, ke Ĉinio plu subtenos Iranon protekti sian nacian suverenecon kaj dignon, kaj volas doni kiel eble plej multe da helpo al irana batalo kontraŭ la pandemio kaj helpi la iranan popolon venki la viruson.

Xi diris, ke Ĉinio ankaŭ plu ludos konstrueman rolon en antaŭenigo de frua kaj justa solvado de la palestina problemo, kaj estas preta labori kun Irano por fortigi komunikadon kaj kunlaboron pri regionaj kaj internaciaj aferoj, kaj kune antaŭenigi sekurecon kaj stabilecon de la regiono.

Dividu