Ĉinio klopodos kun Vjetnamio por konstrui ambaŭ flankojn en komunumon kun komuna estonteco

Henggang Publikigita: 2021-05-25 15:43:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde diris, ke Ĉinio volas aktive klopodi kun Vjetnamio por konstrui la du landojn en komunumon kun komuna estonteco, kiu havas strategian signifon.

Xi faris la rimarkojn en telefona konversacio kun vjetnama prezidanto Nguyen Xuan Phuc kaj petis ĉi-lastan transdoni liajn sincerajn salutojn al Nguyen Phu Trong, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio.

Xi montris, ke Ĉinio kaj Vjetnamio estas ligitaj per montoj kaj riveroj kaj la tradicia amikeco de “komaradeco kaj frateco” estas la komuna trezoro de la du partioj kaj la du landoj. La bona najbareco estas ĉefa bildo de disvolviĝo de la rilatoj inter la du partioj kaj la du landoj.

Xi diris, ke la Komunista Partio de Ĉinio festas sian centjaran jubileon kaj Ĉinio marŝas en la nova vojaĝo por plene konstrui modernan socialisman landon. Kaj ankaŭ Vjetnamio strebas por atingi la du centjarajn celojn.

Xi sugestis, ke la du flankoj devas rigardi kaj kompreni rilatojn inter la du partioj kaj la du landoj laŭ strategia kaj longperioda perspektivo kaj fiksi ĝustan direkton por antaŭenigi la duflankaj rilatoj.

Xi diris, ke la ĉina partio kaj registaro firme persistas en amika politiko kun Vjetnamio kaj dankas la novan gvidantaron de Vjetnamio pro ĝia prioritato al rilatoj kun Ĉinio en eksterlanda politiko.

Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kun Vjetnamio por resti fidela al la originala aspiro de sia tradicia amikeco, memori la komunajn idealojn kaj historiajn misiojn de la du flankoj kaj senĉese fari la duflankan ampleksan strategian kunlaboron pli laŭcela en la nova epoko, por injekti novan impeton en la disvolviĝon de rilatoj inter la du partioj kaj landoj kaj ankaŭ iliajn socialismajn aferojn.

Dividu