Xi sendis gratulon al Monda Juĝa Konferenco pri Medio

Henggang Publikigita: 2021-05-27 13:33:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrete sendis gratulon al la Monda Juĝa Konferenco pri Medio, dirante, ke Ĉinio pretas labori kun aliaj landoj kaj internaciaj organizoj por kune antaŭenigi ekologian kaj median regadon de la tuta mondo.

Xi montris en la letero, ke la tero estas la komuna hejmo de la homaro. Ĉiuj landoj devas labori kaj agi rapide por konstrui belan hejmon por harmonia kunekzisto de la homo kaj la naturo.

La letero diris, ke Ĉinio persistas en la nova disvolva koncepto de novigo, kunordigo, verdo, malfermo kaj divido, amplekse fortigas ekologian mediprotektadon, kaj aktive partoprenas en tutmonda kunlaboro en konstruado de ekologia civilizacio.

Xi aldonis, ke Ĉinio plu profundigos la reformon kaj novigon de jurisdikcio pri la medio kaj kolektos utilan sperton pri jura protekto de la ekologia medio. Ĉinio volas labori kun ĉiuj landoj kaj internaciaj organizoj por kune anteŭenigi tutmondan ekologian kaj median regadon.

La konferenco okazis en Kunming, ĉefurbo de la provinco Yunnan, sudokcidenta Ĉinio, kaj estis kune organizita de la Plej Supera Popola Kortumo de Ĉinio kaj la Media Programo de la Unuiĝintaj Nacioj.

Dividu