Ĉinio volas antaŭenigi kontinuan disvolviĝon de rilatoj kun Montenegro

Henggang Publikigita: 2021-05-27 13:37:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrete diris, ke Ĉinio volas labori kun Montenegro por antaŭenigi sian amikecon, solidigi politikan reciprokan fidon, kaj antaŭenigi kontinuan disvolviĝon de la dulandaj rilatoj.

Dum telefona konversacio kun montenegra prezidento Milo Djukanovic, Xi diris, ke Ĉinio pretas senĉese profundigi praktikan kunlaboron kun Montenegro en diversaj kampoj kiel konstruado de infrastrukturo, por pli bone profitigi la homojn de la du landoj.

Xi montris, ke depost starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Montenegro, la du landoj ĉiam konservis reciprokan politikan fidon kun alta nivelo, kaj subtenis unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj.

Xi diris, ke instigite de la mekanismoj kiaj kunlaboro de la Zono kaj Vojo kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj centr- kaj orient-eŭropaj landoj, Ĉinio kaj Montenegro atingis elstarajn rezultojn en kunlaboro en ĉefaj kampoj kiel konstruado de transporta infrastrukturo kaj energio. Depost la eksplodo de la pandemio, la du landoj subtenis unu la alian kaj plenumis solidan kunlaboron en kampoj kiel prevento kaj regado de la pandemio kaj renormaliĝo de produktado. Ĉinio volas plu doni pli da helpo laŭ sia kapablo al la batalo de Montenegro kontraŭ la pandemio, kaj antaŭenigi konstruadon de tutmonda komunumo de sano por ĉiuj.

Xi rimarkis, ke la mondo alfrontas ŝanĝiĝon kaj pandemion nevideblajn en jarcento. La du flankoj devas teni striktan kunordigon pri multflankaj aferoj, kune protekti internaciajn egalecon kaj justecon, kaj dediĉi sin al konstruado de komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Xi memoris, ke dum la lasta pintkunveno de Ĉinio kaj centr- kaj orient-eŭropaj lando, li atingis ampleksajn konsentojn kun Djukanovic kaj aliaj partoprenantaj gvidantoj, kaj ili faris gravajn planojn por disvolvi la kunlaboran mekanismon. Tiu ĉi jaro estas la Jaro de Verda Disvolviĝo kaj Media Protekto de Ĉinio kaj tiuj landoj. Xi diris, ke Ĉinio subtenas Montenegron ludi pozitivan rolon kiel ĉefa lando en la mediprotekta kunlaboro inter Ĉinio kaj tiuj landoj. Ĉinio pretas labori kun Montenegro por efektivigi konsentojn kaj atingojn de la pintkunveno kaj plu solidigi kaj disvolvi kunlaboron inter Ĉinio kaj centr- kaj orient-eŭropaj landoj.

Dividu