Xi parolis pri kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo kun hispana ĉefministro

Henggang Publikigita: 2021-05-27 13:41:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrete diris, ke estas antaŭvideble, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo en estonteco renkontos novajn ŝanĉojn kaj ankaŭ diversajn defiojn.

En telefona konversacio kun hispana ĉefministro Pedro Sánchez, Xi rimarkis, ke la ŝlosilo estas firme kapti la ĝeneralan direkton de la ampleksa strategia partnereco, taŭge regi diferencojn, kaj konservi la ĉefan tonon de kungajna kunlaboro.

Xi petis Sánchez transdoni liajn korajn salutojn al reĝo Filipo la 6a. Li diris, ke Ĉinio kaj Hispanio estas gravaj strategiaj kaj kunlaboraj partneroj, kaj la du flankoj devas kompreni kaj subteni unu la alian. Ĉinio estas preta labori kun Hispanio por vastigi duflankan komercon, aktive antaŭenigi kunlaborajn projektojn en kampoj kiel havena loĝistiko, inteligentaj urboj kaj pura energio, plifortigi triaflankan kunlaboron kun Latin-Ameriko kaj Afriko, kaj profundigi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn.

Xi emfazis, ke spite al la kronvirusa pandemio, la praktika kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo prezentis grandegan potencialon. Li esperas, ke la hispana registaro plu ludos konstrueman rolon por antaŭenigi konstantan kaj longdaŭran disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Xi aldonis, ke tiu ĉi jaro markas 100an datrevenon de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio, kiu tenas amikajn rilatojn kun pli ol 560 politikaj partioj de pli ol 160 landoj. Ĉinio kaj Hispano devas fortigi interŝanĝojn inter siaj politikaj partioj, profundigi interŝanĝojn de sperto pri ŝtata regado, kaj kontribui per saĝo al serĉado de ambaŭ landoj pri la disvolvaj vojoj, kiuj konformas al iliaj respektivaj kondiĉoj kaj bonigo de la tutmonda regado.

Dividu