Xi: Ĉinio plu subtenas nepalan batalon kontraŭ pandemio

Henggang Publikigita: 2021-05-27 14:50:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrete diris, ke Ĉinio plu donos kiel eble plej multe da subteno al la batalo de Nepalo kontraŭ la kronvirusa pandemio. Li kredas, ke la nepala popolo certe gajnos la finan venkon super la viruso.

Xi diris tion en telefona konversacio kun nepala prezidento Bidhya Devi Bhandari. Xi diris, ke depost la komenco de la pandemio, Ĉinio kaj Nepalo firme subtenis unu la alian en batalo kontraŭ la kronvirusa malsano, kaj plenumis profundan kontraŭepidemian kunlaboron.

Xi diris, ke la Suda Azio spertas novan ondon de la pandemio kaj Nepalo alfrontas severajn defiojn. En la unua momento la centra kaj lokaj registaroj, neregistaraj organizoj de Ĉinio liveris urĝe bezonatajn medicinajn materialojn kaj vakcinojn al Nepalo, kaj samtempe dividis spertojn pri prevento, regado , diagnozo kaj kuracado kun Nepalo.

Memorante, ke li kaj Bhandari kune anoncis la novan altecon de la monto Ĉomolangmo en decembro de la pasinta jaro, Xi asertis, ke Ĉinio donas grandan gravecon al disvolviĝo de la rilatoj kun Nepalo, kaj volas dividi siajn disvolvajn ŝancojn kun Nepalo. Li alvokis kunordigon por akceli kunlaboron de la Zono kaj Vojo, senĉese antaŭenigi konstruadon de la trans-himalaja Plurdimensia Konektebla Reto, kaj senĉese levi la strategian partnerecon de la du landoj pri kunlaboro kun ĉiama daŭrigebla amikeco por disvolviĝo kaj prospero al pli altaj niveloj .

Xi aldonis, ke ĉi tiu jaro markas la 50an datrevenon de restarigo de la laŭleĝa sidloko de la Ĉina Popola Respubliko en la Unuiĝintaj Nacioj kaj Ĉinio ne forgesos la valoran subtenon de Nepalo. Ĉinio plu subtenos Nepalon por protekti nacian suverenecon, sendependecon kaj teritorian integrecon, respektos la sendependan elekton de disvolviĝo de la nepala popolo kaj subtenos la ekonomian kaj socian disvolviĝon de Nepalo. Ĉinio volas klopodi kun Nepalo por intensigi kunordigon kaj kunlaboron en multflanka kadro, firme subteni multflankismon, kaj protekti la komunajn interesojn de evoluantaj landoj.

Dividu