Xi sendis leteron al Monda Simpozio pri Marksistaj Politikaj Partioj

Yu Publikigita: 2021-05-28 13:56:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis ĵaŭde gratulan leteron al la Monda Simpozio pri Marksistaj Politikaj Partioj, dirante ke la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) volas kune antaŭenigi la aferon de homa progreso kaj la konstruadon de komunumo de la homaro kun komuna estonteco kun marksistaj politikaj partioj tutmonde.

Xi , kiu estas ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, diris, ke marksisma scienco, kiu estas potenca penso por koni kaj transformi la mondon, rivelas la leĝon de la disvolviĝo de la homa socio, montras la vojon al la homaro por serĉi liberigon, kaj faciligis la procezon de homa civilizacio.

XI diris ankaŭ, ke marksismo estas radianta novan viglecon kaj vivecon en la 21a jarcento de Ĉinio, socialismo kun ĉinaj trajtoj eniris novan epokon, kaj Ĉinio komencis la novan vojaĝon al granda nacia rejuniĝo.

Dividu