Ĉinio permesas al geedzoj havi trian infanon por respondi al maljuniĝo de loĝantaro

Yu Publikigita: 2021-06-01 15:27:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio oficiale malstreĉis sian politikon pri familia planado, subtenante geedzojn, kiuj volas havi trian infanon. Tio estis decidita lunde en kunveno de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

En la kunveno, prezidata de ĉina prezidanto Xi Jinping, kiu estas ankaŭ ĝenerala sekretario de la KPĈ, raporto pri gravaj politikaj rimedoj por aktiva traktado de la loĝantara maljuniĝo dum la periodo de la 14a Kvinjara Plano (2021-2025) estis ekzamenita.

La politika ŝanĝo estis farita nelonge post la ĉina censo, kiu okazas en ĉiu deka jaro. Donitaĵoj de la censo montris malpliiĝon de naskokvanto en la lando kun plej granda loĝantaro en la mondo. Laŭ la censo, la ĉina loĝantaro kreskis plej malrapide dum la lasta jardeko ekde la 1950-aj jaroj.

En 2016, Ĉinio nuligis la unu-infanan politikon, kiu estis efektivigita por haltigi loĝantaran eksplodon en 1982, anstataŭigante ĝin per du-infana limigo.

Dividu