Xi esprimas festajn salutojn al infanoj tra Ĉinio

Yu Publikigita: 2021-06-01 16:46:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Prezidanto XI Jinping esprimis festajn salutojn al infanoj tra Ĉinio antaŭ la Internacia Infana Tago, kiu falas en la 1an de junio.

Respondante al la letero de membroj de la Ĉinaj Junaj Pioniroj en elementa lernejo en la ĉina orienta provinco Jiangsu dimanĉe, Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, urĝis ilin lerni la historion de la partio kaj havi firman fidon sekvi la partion ekde juna aĝo.

Xi urĝis la infanojn apliki tion, kion ili lernis de la historio de la partio al siaj propraj vivoj, sekvi la ekzemplon de heroaj modeloj, diligente lerni kaj nutri kredon kaj honestecon.

La membroj de la Ĉinaj Junaj Pioniroj, kiuj skribis al Xi, estas lernantoj de elementa lernejo nomata Xin'an, establita de fama ĉina edukisto Tao Xingzhi en 1929. En la letero, ili diris al Xi siajn gajnojn en lernado de la historioj de sia lernejo kaj la KPĈ, kaj esprimis sian decidon daŭrigi la revoluciajn tradiciojn.

Dividu