Xi emfazas plibonigon de kapablo de Ĉinio en internacia komunikado

Yu Publikigita: 2021-06-02 14:06:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), emfazis plibonigon de la kapablo de la lando pri partopreno en internacia komunikado por prezenti veran, tutdimensian kaj panoraman vidaĵon de Ĉinio.

XI faris la rimarkojn lunde dum parolado en grupa studsesio de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ.

Xi emfazis la bezonon havi profundan komprenon kiom grava kaj necesa estas plibonigo de la internacia komunikado de la lando, kaj kreskigi voĉon en internacia diskurso, kiu kongruas kun la ampleksa nacia forto kaj internacia statuso de Ĉinio. Li diris, ke kvankam la influo de Ĉinio sur internacia diskurso rimarkinde pliboniĝis de post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ en 2012, la lando alfrontas novajn situaciojn kaj taskojn.

Xi emfazis pli grandajn penojn por konstrui ĉinajn proprajn diskurson kaj rakontadon, interpretante la praktikojn de Ĉinio per propraj teorioj. Li elvokis uzi novajn konceptojn, retregionojn kaj esprimojn por pli bone diskonigi la ĉinajn rakontojn kaj la spiritan forton malantaŭ la rakontoj.

Dividu