Xi sendis gratulan leteron al neregistara amikeca forumo de ŜKO

Lucia Publikigita: 2021-06-04 15:54:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis gratulan leteron al la neregistara amikeca forumo de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), kiu okazas en Wuhan, ĉefurbo de la ĉina centra provinco Hubei.

Xi esprimis la konfidon, ke la forumo fariĝos grava platformo de ĉiuj partioj por plibonigo de interkompreno, profundigo de amikeco kaj fortigo de kunlaboro.

Xi diris, ke li esperas, ke ĉiuj partioj subtenos la Ŝanhajan Spiriton, sin devontigos plu al la originaj aspiroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, kaj laboros kune, helpos kaj subtenos unu alian kaj profundigos kunlaboron.

La neregistara amikeca forumo de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo malfermiĝis ĵaŭde en Wuhan, kun la temo akceli interpopolan amikecon kaj disvolvi la Ŝanhajan Spiriton.

Dividu