Xi emfazas disvolvi specialaĵajn industriojn kaj akceli disvolviĝon per novigado

Yu Publikigita: 2021-06-08 14:08:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, emfazis disvolvi pli multajn lokajn specialaĵajn industriojn kaj realigi pli bonan disvolviĝon per novigado.

Xi faris la rimarkojn lunde, kiam li vizitis kompanion produktantan tibetajn tapiŝojn dum inspektvojaĝo en la ĉina nordokcidenta provinco Qinghai..

Xi informiĝis pri la produktado kaj dezajnado de la tapiŝoj dum vizito al laborejo kaj dezajna departemento de la kompanio.

Li diris, ke la tibeta tapiŝo havas unikajn trajtojn kaj la lokanoj tre bone kombinis tradiciajn kaj modernajn metiojn kaj kontentigis la personecigitajn kaj diversigitajn postulojn de la merkato. Li diris ankaŭ, ke la industrio de tibetaj tapiŝoj, kiu taŭgas al la efektiva situacio de Qinghai, helpas homojn eliri el malriĉeco kaj akceli kamparan vigligon kaj akcelas etnan unuecon.

Dividu