Xi emfazas gravecon de reciproka lernado kaj interŝanĝo de civilizacioj

Yu Publikigita: 2021-06-11 15:57:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio ĉiam volas esti granda lando de lernado kaj intensigi reciprokan lernadon kaj interŝanĝojn kun diversaj landoj. Lia profunda penso pri interŝanĝoj de civilizacioj estas bazita sur la ĉina tradicia kulturo kaj adaptiĝas al la estonteca disvolvado. Antaŭ la tradicia Drakboata Festo, ni relernu liajn koncernajn gravajn paroladojn.

En septembro 2013 dum la vizito al Uzbekio, li vizitis la antikvan centr-azian urbon Samarkando kun la historio de 2 500 jaroj sub la akompano de tiama prezidento Karimov, por esplori la historion de kulturaj interŝanĝoj de la antikva silkvojo kaj antaŭenigi la kulturajn interŝanĝojn inter Ĉinio kaj centr-aziaj landoj.

Ses monatojn poste, dum parolado en la ĉefsidejo de Unesko, Xi eksplikis siajn opiniojn pri interŝanĝo de civilizacioj kaj aparte menciis la viziton al Samarkando.

En la lastaj jaroj, Xi emfazis la gravecon de civilizacia diverseco enlande kaj eksterlande, kaj prezentis la "ĉinan rekomendon" pri plifortigo de la interŝanĝoj kaj reciproka lernado de civilizacioj, kio forte rebatis la aserton de "kolizio de civilizacioj". Maje de 2019, en la malfermo de Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj Xi diris, ke homoj estas diferencaj nur je haŭtkoloroj kaj lingvoj, kaj civilizacioj estas buntaj sen distingo de kvalito.

Dividu