Xi Jinping faris instrukciojn por gasa eksplodo en Shiyan

lingping Publikigita: 2021-06-14 18:15:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Je 20 minutoj antaŭ la 7a horo en la 13a de junio, en la bazaro ĉe la loĝkomunumo Yanhu de la distriskto de la urbo Shiyan en la provinco Hubei okazis gasa eksplodo. Ĝis nun en la akcidento 12 homoj mortis, 37 grave vundiĝis, kaj aliaj suferis de malsama vunditeco.

La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilantaro donis grandan gravecon al la okazo. Xi Jinping, kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, tiel ankaŭ ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, tuj donis instrukciojn, ke la akcidento kaŭzis grandan perdon de homoj, kaj oni devas tiri lecionojn el tio. Xi Jinping emfazis fari plejeblecon por savi vunditojn kaj korpe kaj mense helpi familianojn de la viktimoj, kaj kiel eble plej rapide elesplori la kialon kaj konstati kie kuŝas la respondeco.

Ankaŭ Li Keqiang, konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro, faris instrukciojn, postulante fari plejeblon por savi vunditojn kaj serĉesplori la kaŭzon de la akcidento kaj la respondecon.

Dividu