Xi Jinping kaj lia patro

Pluveta Publikigita: 2021-06-19 18:14:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ambaŭ Xi Jinping kaj lia patro Xi Zhongxun estas fidelaj membroj de la Komunista Partio de Ĉinio.

Laŭ la opinio de la popolamaso Xi Zhongxun, kiu fariĝis gvidanto deveninta el popolamasoj, ĉiam staris kun la popolo. Lia tuta vivo estis revolucia, brile batalanta kaj tutkore serva al la popolo.

Xi Jinping fieras pri sia patro, kaj ankaŭ heredis kaj lernis multe da noblaj kvalitoj de sia patro.

“Laobai, kiom da jaroj vi havas?”

“66 jarojn.”

“En kiu jaro vi naskiĝis?”

“En la jaro de Ĉevalo.”

“Mi estas pli aĝa ol vi je 1 jaro.”

Jen estis dialogo inter Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj la vilaĝano Bai Gaoshan en Fangcheng-vilaĝo, Shanxi-provinco, en la 11a de majo, 2020.

Simile al sia patro Xi Zhongxun, Xi Jinping ĉiam sekvas la amaslinion kaj servas al la popolo.

En 1978 Xi Zhongxun, 65-jaraĝa, servis kiel gvidanto de Guangdong-provinco en la suda parto de Ĉinio. Xi Zhongxun ne kutimiĝis al la vetero de la sudo, ĉar li estis nordano jam dum dekoj da jaroj. Tamen en la plej varmaj someraj tagoj li ankoraŭ vizitis 21 guberniojn en Guangdong por esplori la lokan situacion.

Tiam Xi Jinping akompanis sian patron viziti vilaĝojn kaj lernis la laborstilon de li. Tial ankaŭ Xi Jinping alte atentas enketon kaj esploron dum la laboro.

Xi Jinping lernis de sia patro Xi Zhongxun ankaŭ laboremon kaj ŝparemon.

La forto de bona ekzemplo estas senlima. La vortoj kaj agoj de la patro instruis Xi Jinping kiamaniere fariĝi homo utilanta al la popolo. Amaslinio, enketo kaj esploro, laboremo kaj ŝparemo, tiuj noblaj kvalitoj estis heredigitaj de Xi Zhongxun al Xi Jinping, nu, de la patro al la filo.

Dividu