Xi gratulas Ebrahim Raisi pro lia elektiĝo kiel irana prezidento

Yu Publikigita: 2021-06-22 13:20:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis gratulan mesaĝon al Ebrahim Raisi pro lia elektiĝo kiel irana prezidento.

Xi diris en sia mesaĝo, ke Ĉinio kaj Irano estas ampleksaj strategiaj partneroj, kaj ĉi tiu jaro markas la 50an datrevenon de la starigo de iliaj diplomatiaj rilatoj.

Li aldonis, ke li alte taksas la disvolviĝon de ĉina-iranaj rilatoj, kaj pretas labori kun Raisi por fortigi duflankan strategian komunikadon, firmigi reciprokan politikan fidon, kaj grandigi kaj profundigi kungajnan kunlaboron en diversaj kampoj, kaj krei avantaĝojn por ambaŭ landoj kaj iliaj popoloj.

Dividu