Xi telefone konversaciis kun finna prezidento

Pluveta Publikigita: 2021-06-22 13:56:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lunde vespere ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun finna prezidento Sauli Niinisto.

Xi diris, ke en la pasinta jaro Ĉinio kaj Finnlando kune celebris la 70an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. De la lasta jaro la du landoj profundigis amikecon dum komuna batalo kontraŭ la novkronvirusa epidemio kaj antaŭenpuŝis efikan kunlaboron kaj disvolviĝon forigante malfacilojn. Ĉinio volas labori kun Finnlando por ekspluati la komplementajn avantaĝojn kaj fortigi duflankan komercon. Ĉinio ankaŭ volas fortigi personarajn interŝanĝojn, disolvi kunlaboron en diversaj kampoj kaj kune respondi al klimatŝanĝiĝo kun Finnlando.

Niinisto diris, ke la duflankaj rilatoj inter Finnlando kaj Ĉinio akiris grandan disvolviĝon. Ĉinio estas plej grava komerca partnero de Finnlando en Azio. La du flankoj havas grandan potencialon de kunlaboro en la kampoj de altteknologio, cirkula ekonomio kaj tiel plu. La kunlaboro inter la du landoj ludis gravan rolon en la batalo de Finnlando kontraŭ la epidemio.

Dividu